[go: up one dir, main page]

Absoluta valoro

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 4 feb. 2022.

Laŭ matematiko, la absoluta valoro de reelo x estas ĝia nombra valoro senkonsidere de ĝia signumo. Tiel, 3 estas la absoluta valoro de kaj 3 kaj −3. Ĝi estas skribata kiel .

Grafikaĵo de la absolut-valora funkcio de reela argumento

Komputike, la matematika funkcio por fari ĉi tiun kalkulon estas nomata kiel abs().

La absoluta valoro[1] (aŭ modulo[2]) de kompleksa nombro estas difinita kiel ĝia distanco al nulo en la [[kompleksa ebeno|kompleks-nombra ebeno]] (vidu unuocirklon). Se a kaj b estas la reela kaj imaginara partoj de iu kompleksa nombro z, ĝia absoluta valoro estas .

Referencoj

redakti
  1. [1]NPIV: absoluta valoro
  2. [2]Reta Vortaro: modul/o

Vidu ankaŭ

redakti