2060 Ĥirono
2060 Ĥirono estas tre granda asteroido[1] en la ekstera regiono de la sunsistemo.
2060 Ĥirono | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Artista vido de Ĥirono kun ĝiaj ringoj (La formo de Ĥirono kaj de ties ringoj estas hipoteza, la korpo estas eble ne sfera)
| |
asteroido • perioda kometo | |
---|---|
Oficiala nomo | 2060 Chiron |
Aliaj nomoj | 1977 UB; 95P |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Kirono vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Charles T. Kowal |
Dato de malkovro | 18-a de oktobro 1977 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
2049,190 Gm (13,698 AU) 1273,465 Gm (8,513 AU) 2824,915 Gm (18,883 AU) |
Discentreco | 0,379 |
Meza anomaliangulo | 102,753° |
Klinangulo | 6,928° |
Periodo | 18517,550 tagoj (50,698 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 7,75 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
209,361° |
Argum. de periapsido | 339,803° |
Ringoj | 2 ? |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 166 km |
Rotacia periodo | 0,2466 tago (5,918 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,15 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | B, Cb |
Absoluta magnitudo | 6,5 |
Malkovro
redaktiĜin malkovris la 18-an de oktobro 1977 la usona astronomo Charles Thomas Kowal kaj estas la unue konata membro de la klaso de la centaŭroj.
Fakte, tiu astro estis jam observita la 24-a de aprilo 1895 kaj rigardita kiel asteroido. Kowal hipotezis, ke povus esti kometo kaj proponis nomi ĝin Ĥirono: ĝia duopa eco kometo/asteroido memoriganta la duopan econ homo/ĉevalo de la centaŭro Kirono el la helena mitologio. (Ne konfuzu ĝin kun Ĥarono, la plutona luno.)
En 1988 oni mezuris pligrandigon de ĝia lumeco de preskaŭ unu videbla magnitudo, en 1989, hararo kaj vosto, tipaj de kometoj estis observitaj, pruvo ke ĝi estas ja kometo; sed kun diametro de 166 km, ĝi estas multe pli granda ol la konataj kometoj.
Nuntempe ĝi estas ano de ambaŭ klasoj kaj signifiĝas ankaŭ per la kometa nomo 95P/Ĥirono.
Orbito
redaktiĤirono ĉirkaŭas la sunon per distanco inter 8,470 AU (perihelio) kaj 18,917 AU (afelio) en 50,67 jaroj. La orbito situas inter la orbitoj de la planedoj Saturno kaj Urano, sed elstaras iom en la saturnan orbiton. Ĝi havas discentrecon de 0,381 kaj kliniĝas 6,936° kontraŭ la ekliptiko.
Kiel Centaŭro, ĝi ne havas stabilan orbiton. Ĝi estas rigardita kiel objekton el la Kujper-zono, disorbitigita pro gravitaj perturboj. Post analizo de ĝiaj vaporiĝemaj materialoj, oni estimas ke ili tute vaporiĝos en kelkaj milionoj da jaroj se Ĥirono restas sur sia nuna orbito.
Ringoj
redaktiLa ebla ekzisto de sistemo de du ringoj estis anoncita la 26-an de januaro 2015 sekve al la re-analizo de plura kaŝadoj de steloj far'de 2060 Ĥirono[2] La ideo pri tiu reanalizo venas de la malkovro de ringoj ĉirkaŭ la centaŭro 10199 Kariklo la komence de 2014 kaj la simileco de la eventoj observitaj en ambaŭ kazoj.
La ringoj de Ĥirono havas supozitan radiuson 324±10 km kaj netajn randojn. Iliaj ŝanĝoj de aspekto laŭ diversaj anguloj de vido povas kialigi la longtempan variojn de heleco (do sekve de taksata grando kaj albedo). Krome, supozante, ke estas akva glacio en la ringoj de Ĥirono, tio kialigas la ŝanĝojn de intenseco de la infraruĝaj sorbaj bendoj de la akva glacio en la spektro de Ĥirono, inklude iliajn malaperojn en 2001 (kiam la ringoj estis viditaj laŭ ties ebeno). Krome, la geometria albedo de la ringoj kiel determinata per spektroskopio kongruas ku tiu, uzita por kialigi la longtempajn variojn de heleco de Ĥirono.
Ĥirono estas ĝis nun la plej malgranda objekto, ĉirkaŭ kiu planedaj ringoj estis malkovritaj.
Noto kaj referencoj
redakti- ↑ Nomita Asteroido Hiron en komunikaĵo de Danko Batcha en Homo kaj kosmo 4 (1979), 23-25.
- ↑ Ebla ringo da materio ĉirkaŭ (2060) Chiron de J.L. Ortiz, R. Duffard, N. Pinilla-Alonso, A. Alvarez-Candal, P. Santos-Sanz, N. Morales, E. Fernández-Valenzuela, J. Licandro, A. Campo Bagatin kaj A. Thirouin, arXiv, 12-a de aŭgusto 2016. (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj objektoj de la ekstera sunsistemo); el la paĝoj de Wm. Robert Johnston angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2059 Baboquivari | 2060 Ĥirono | 2061 Anza |