Tajueco
Tajueco [taĤŬEko] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.
Tajueco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42365 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 32′ N, 2° 51′ U (mapo)41.536388888889-2.8488888888889Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 930 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tajueco [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 60 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 48 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 10 hektaroj, nome 1 % de la teritorio.
Historio
redaktiEstas restaĵoj de romiaj vilaoj kaj de gvatoturoj.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ceramiko kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kun gotikaj elementoj.