Nord-Amerika Junulara Tendumado
Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT) estas provo okazigi internacian tenduman kunvenon en Usono.
Historio
- 1994
- Brian Krueger okazigis NAJT-n apud Lago Schroon en Novjorkio en 1994 (26-28 aŭgusto).
- Aperis en numero jul-okt de KTP Arkivigite je 2003-12-31 per la retarkivo Wayback Machine raporto pri la sukceso de la 1-a NAJT.
- Raporto aperis en Riverego (bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia). Ekzempleron havas la arĥivo de USEJ.
- Raporteto aperis en Numero 3 de Juna Alumeto (bulteno de Junularo Esperantista Kanada).
- 1995-1996
- Laŭ Numero 5 de Juna AlumetoKrueger klopodis okazigi NAJT-n en 1995, sed laŭ Numero 6 de Juna Alumeto ĝi ne okazis, tamen Brian intencis provi denove en 1996.
- Laŭ retpoŝto de Joseph Truong la 6an de majo 1996, Krueger aranĝis NAJT-n kiu estis okazonta 23 - 25 aŭgusto 1996 en Pottersville, norda Novjorkio.
- Laŭ la historio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) de William Harmon la 2-a NAJT ja okazis, organizita de Daniel Cuthbert kaj Normand Fleury en Pottersville NY. Partoprenis 15 homoj el kvar landoj: Usono, Kanado, Ĉeĥio, kaj Germanio.
Eksteraj ligiloj
- de la USEJ-Vikio - https://tejo.org/usej/Nord-Amerika_Junulara_Tendumado[rompita ligilo]